Friday, April 10, 2009

Familiaj novaĵoj


La 26an de julio 2008 Per Olof Sjöstrand, pli konata sub la karesnomo Olle, kaj mi geedziĝis. Mia plena nomo estas nun Anna Margareta Ritamäki-Sjöstrand. La 8an de januaro 2009 naskiĝis nia filino Sigrid Fransilia Margareta Sjöstrand. Ŝia voknomo estas Sigrid, kiu estas pranordia, laux Vikipedio, norenlingva, nomo aperinta jam en la Islandaj sagaoj.

5 comments:

pistike65 said...

Gratulon! Bonvenon al Sigrid!
amike
Istvan

Lingvulino said...

Dankon. Mi memoras bone kiam vi estis patriĝonta kaj kiel mi ĝojis ke vi formis aktivan familion videblan ankaŭ en Esperantujo.

Panjo kaj avinjo parolas esperanton kun Sigrid regule, sed nur kelkajn horojn 3 ĝis 4 tagojn semajne. Ni lernadas kiel diri ĉapon sur kapon, ni revindu vin, ho, vi singultas denove kaj tiel plu. Plejparte ni parolas la svedan, kiu estas majoritata en nia kampara regioneto, sed ja minoritata en Finnlando.

Kompreneble konsiloj bonvenas.

Amri said...

Kara Anna, Gratulojn por ambau (Sigrid kaj shia patro)!
Kore, Amri

Vanja said...

Saluton kaj gratulon pro E-lingva blogo!
tio estas la bone ideo kaj mi esperas ke vi havos suficxe da fortoj por dauxrigi blogumi dulingve samtempe!

(krome, al mi placxas la fakto ke vi divenas el Helsinki. la urbo kiun mi vizitis pasinauxtune kaj tre placxis al mi! Vidu miajn foto-impresojn de Helsinki je mia foto-pagxo http://picasaweb.google.de/vanja1903/Helsinki#)

Amike salutas vin Vanja el Zagreb, Kroatio (kun kroatlingva blogo http://nepoznatizagreb.blog.hr, "Nekonata Zagrebo")

Unknown said...

Mil gratulojn al la tuta triopo! Sigrid estas tre bela nomo.

Kun salutoj el suna Roterdamo,
Osmo