Wednesday, September 9, 2009

La sveda prezidanteco volas antaŭenigi malfermecon

Ĉi tie vi povas sekvi la seminarion pri malfermeco kaj lingvoj en la Eŭropa unio, kiu okazis en Stokholmo hieraŭ la 8an de septembro 2009.

http://www.se2009.eu/sv/moten_nyheter/2009/9/8/oppenhet_och_klarsprak_i_eu

Mi havas iom tro malrapidan konekton por komforte rigardi, sed sufiĉe por konstati ke temas pri interesa kunveno. Eble plej frapis min, ke kvankam estis provizita plena interpretado inter la sveda kaj la angla çiuj krom Lönnroth el Finnlando (ĉefo de la traduka direkcio) kaj Allén el Svedio elektis paroli plene anglalingve. Mi cetere ankaŭ supozas ke estis plena servo de la franca lingvo, kiun do ŝajne neniu utiligis!

Saturday, May 16, 2009

Gratulon al UEA Viva

Gratulon al Universala Esperanto-Asocio pri la enkonduko de la nova novaĵservo UEA Viva!

Konatiĝu mem!



Mi kopias ĉi tie la komenton, kiun mi aldonis sub la filmo en la retejo YouTube:
Gratulon! Aparte ĝojige estas ke TEJO videble ludas gravan rolon en la UEA-sistemo, kun propra identeco sed centre. Mi kun scivolemo atendas pliajn malkaŝojn pri la asocia agado kaj la domo, kiun mi ja vizitis, sed ne post la renovigo pri kiu mi kiel komitatano de UEA aparte ĝojis kundecidi.

Friday, April 10, 2009

Familiaj novaĵoj


La 26an de julio 2008 Per Olof Sjöstrand, pli konata sub la karesnomo Olle, kaj mi geedziĝis. Mia plena nomo estas nun Anna Margareta Ritamäki-Sjöstrand. La 8an de januaro 2009 naskiĝis nia filino Sigrid Fransilia Margareta Sjöstrand. Ŝia voknomo estas Sigrid, kiu estas pranordia, laux Vikipedio, norenlingva, nomo aperinta jam en la Islandaj sagaoj.