Monday, September 17, 2007

Bonvenon al la esperantlingva blogo


Saluton estimataj legantoj!

Jen bloga komencanto, post longa hezitemo, ekplonĝas. Mi revis pri same bela kaj bonorganizita retejo en Esperanto kiel ekzemple www.liberafolio.org - sed, miaj talentoj estas limigitaj, do, plej gravas facileco. Realismo ofte pli gravas ol mirindaj planoj. Aliflanke, sen streboj al neeblo multaj realaĵoj neniam ekestus (mi kredas mi revenos al tiu tezo).

Do, nun trovas min en iu bloga servo (blogspot aŭ blogger). Mi prenis la unuan paŝon, decidiĝis. Antaŭ kelkaj tagoj mi jam kreis mian unuan blogon. Nun mi - post iom da cerbumo - venis al la konkludo ke indas krei apartan esperantoblogon. La unua blogo Språk med Lingvulino kielistä do estas laŭplane ĉefe en la lingvoj sveda kaj finna.

Esperanto-Asocio de Finnlando havas teman programon "Pluraj lingvoj praktike" dum la jubilea jaro 2007. La temo estas tre multflanka. Kiel vi rimarkas ankaŭ la kreado de blogo vekas multajn tiajn demandojn. Krome la blogo estas ilo de la ĉefa evento pri la temo:

5-7.10 Simpozio kaj Aŭtunaj Tagoj de EAF, Vaasa/Vasa

Finnlando, Esperanto kaj pluraj lingvoj praktike
Suomi, esperanto ja käytännön monikielisyys
Finland, esperanto och flerspråkighet i praktiken

Ĝis - espereble - aktiva blogado!

Anna Ritamäki
Lingvulino

PS. Kompreneble viaj komentoj - kaj konsiloj - estas bonvenaj.

1 comment:

Carola said...

Bone ke vi volas havi komentojn. Sendi tiajn unue ne eblis, sed nun espereble funkcias.