Tuesday, April 1, 2008

Nova ministro en Finnlando

La nova ministro pri eksterlandaj aferoj de Finnlando, Aleksander Stump, donis al nia gazeto Esperanta Finnlando intervjuon rekte en Esperanto, kiun li en lastaj tempoj lernis flue paroli. La grava informo venas samtage kiam la tuta lando parolas pri la telefonkontakta skandalo de la ministro Ilkka Kanerva, kio devigis lin eksigi. Nun, la 1an de aprilo, la sekvanto estis anoncita. Al la estonta ministro tamen, en la aliaj fontoj, mankas la lipharoj, kaj la iliaj fotnoj ial skribas lian nomon ne Stump sed Stubb. Tamen tio ne ĝenu nin!

Aleksander Stump, nia nova ministro pri eksterlandaj aferoj, vi estas antaŭ nova defio pro ministra posteno. Kion vi atendas pri la nova laboro?

Mi kredas, ke mi lernis multon en la Eŭropa Parlamento. Mi nun vidas la mondon el internacia perspektivo, kiun oni tute ne konas en Finnlando. En la Eŭropa Parlamento ja la Radikala partio estas unu el la plej fortaj grupoj kaj pro siaj proponoj freŝigis la opinian klimaton. Mi dum la jaroj amikiĝis kun Marco Cappato kaj aliaj radikalpartianoj, kiam ni interparolis en Esperanto kaj disvolvis revoluciajn pensojn pri nova ordo en la mondo.

Legu pli: Ministra intervjuo