Sunday, November 25, 2007

Trafaj notoj pri la Helsinka lingvosituacio

Mi trovis la jenan tre interesan artikolon pri la lingva realeco de Helsinki-Helsingfors, la ĉefurbo de Finnlando, kiu ankoraŭ en la mezo de la 1800-aj jaroj estis pli ol 80-procente svedlingva, tiam kun nur 16 000 enloĝantoj (laǔ hodiaǔa aldono de Hufvudstadsbladet Handelsgillet i Helsingfors 100 år).

Kenneth McRae estas vera internacia fakulo pri la temo de socia plurlingveco:

Helsinki: Snapshots in time
Inroads, 2002 by McRae, Kenneth

Jen ero de la artikolo (sen traduko, anglalingve, se vi emas helpi per tradukado, bonvenon):

At the end of 1999, the census population of Helsinki was 551,000, but that of the urbanized Helsinki region (four communes) had grown to 946,000, 18 per cent of Finland's total population. The registered Swedish-speaking population, for city and region alike, was just under 7 per cent. This percentage represented some 66,000 Swedish speakers in the capital region. The legal requirements for bilingual services in the public sector and the courts remained in place, but in daily practice the language capacity of public servants to deliver them had undoubtedly declined. Most Swedishspeaking Finns living in the capital are adequately bilingual, and seldom make an issue of this. Increasingly, they are compensated in other wavs. as will be seen below.


Dankon pro la instigo daŭrigi la blogadon!

Thursday, September 20, 2007

Sved- kaj finnlingva

Mi plu lernadas. Ekzemple nun la ligolisto de la sved- kaj finnlingva blogo estas pli aktuala Ligo al tiu apude.

Monday, September 17, 2007

Bonvenon al la esperantlingva blogo


Saluton estimataj legantoj!

Jen bloga komencanto, post longa hezitemo, ekplonĝas. Mi revis pri same bela kaj bonorganizita retejo en Esperanto kiel ekzemple www.liberafolio.org - sed, miaj talentoj estas limigitaj, do, plej gravas facileco. Realismo ofte pli gravas ol mirindaj planoj. Aliflanke, sen streboj al neeblo multaj realaĵoj neniam ekestus (mi kredas mi revenos al tiu tezo).

Do, nun trovas min en iu bloga servo (blogspot aŭ blogger). Mi prenis la unuan paŝon, decidiĝis. Antaŭ kelkaj tagoj mi jam kreis mian unuan blogon. Nun mi - post iom da cerbumo - venis al la konkludo ke indas krei apartan esperantoblogon. La unua blogo Språk med Lingvulino kielistä do estas laŭplane ĉefe en la lingvoj sveda kaj finna.

Esperanto-Asocio de Finnlando havas teman programon "Pluraj lingvoj praktike" dum la jubilea jaro 2007. La temo estas tre multflanka. Kiel vi rimarkas ankaŭ la kreado de blogo vekas multajn tiajn demandojn. Krome la blogo estas ilo de la ĉefa evento pri la temo:

5-7.10 Simpozio kaj Aŭtunaj Tagoj de EAF, Vaasa/Vasa

Finnlando, Esperanto kaj pluraj lingvoj praktike
Suomi, esperanto ja käytännön monikielisyys
Finland, esperanto och flerspråkighet i praktiken

Ĝis - espereble - aktiva blogado!

Anna Ritamäki
Lingvulino

PS. Kompreneble viaj komentoj - kaj konsiloj - estas bonvenaj.